Elektu langeton Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indekso aŭ bibliografio - Elementoj (kiam Bibliografio estas la elektita tipo)
Tipo
La tipoj vidigataj dependas de la diversaj literaturaj fontoj.
Strukturo kaj formatado
La Struktura linio agordas kiel la elementoj en la indekso konsistu. Por ŝanĝi la aspekton de elemento, vi povas enigi kodojn aŭ tekston en la vakaj kampoj sur tiu linio. Vi povas ankaŭ alklakien vaka kampo aŭ en kodo, kaj tiam alklaku kodan butonon.
To delete a code from the Structure line, click the code, and then press the Delete key on your keyboard.
Por anstataŭigi kodon el la linio Strukturo , alklaku la kodon, kaj alklaku kodan butonon.
Por enmeti kodon el la linio Strukturo , alklaku la kodon, kaj alklaku kodan butonon.
Tabo (T)
Enmetas tabon. Por enmeti antaŭajn punktojn al la tabo, elektu signon en la Kadro de pleniga signo. Por ŝanĝi la pozicion de la tabo, enmetu valoron en la kadron Taba pozicio, aŭ elektu la markobutonon Ĝisrandigi dekstren.
Tipo
Listigas la disponeblajn bibliografiajn elementojn. Por aldoni elementon al la Strukturo-linio, alklaku la elementon, alklaku en vaka kampo sur la Strujturo-linio, kaj tiam alklaku je Enigi. Uzu la dialogon Agordi bibliografiajn elementojn por enigi kelkajn novajn elementojn.
Enmeti
Enigas la referencan kodon por la elektita bibilografia elemento al la strukturo-linio. Elektu listeron, alklaku en vaka kampo, kaj tiam alklaku ĉi tiun butonon.
Forigi
Forigas la elektitan referencan kodon el la Strukturo-linio.
Ĉio
Aplikas la aktualajn agordojn al ĉiuj niveloj sen fermi la dialogon.
Signostilo
Specify a character style for the selected icon in the Structure.
Redakti
Malfermas dialogon kie oni povas redakti la elektitan signan stilon.
Ordigi laŭ
Agordi ordigadon por la bibliografieroj.
Dokumenta pozicio
Ordigas la bibliografierojn laŭ la pozicio de iliaj referencoj en la dokumento. Elektu ĉi tiun funkcion se necesas uzi aŭtomate numeritajn referencojn.
Enhavo
Ordigas la bibliografiajn elementojn laŭ la Ordigaj ŝlosiloj kiujn vi agordas, ekzemple laŭ aŭtoro aŭ laŭ jaro de publikigo.
Ordigaj ŝlosiloj
1, 2 aŭ 3
Elektu la eron laŭ kiu ordigi la bibliografierojn. Ĉi tiu eblo disponeblas nur se oni elektas la radiobutonon Enhavo en la areo Ordigi laŭ.
AZ
Ordigas la bibliografierojn laŭ kreskanta alfanumera ordo.
ZA
Ordigas la bibliografierojn laŭ malkreskanta alfanumera ordo.